Aristarko | |
---|---|
alfrapa kratero [+] | |
Koordinatoj | 23° 43′ 48″ N, 47° 29′ 24″ U 23.73-47.49Koordinatoj: 23° 43′ 48″ N, 47° 29′ 24″ U [+] |
Vikimedia Komunejo: Aristarchus (crater) [+] | |
Aristarko aŭ Aristarĥo estas grava alfrapa kratero situanta en la nordokcidenta parto de la proksima flanko de la Luno. Ĝi estas konsiderata la plej brila de la grandaj strukturoj de la luna surfaco, kun albedo preskaŭ duobla ol plej multaj ceteraj lunaj strukturoj. Ĝi estas rekte videbla per nuda okulo.
Ĝi ricevas sian nomon de la granda helena astronomo Aristarko el Samoso.
La kratero troviĝas ĉe la sudorienta rando de la samnoma altebenaĵo.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search